intestazione
Home page

Blog

04 febbraio 2017
Vito Tornillo

La Insulo de la Rozoj ---- L'Isola delle Rose



La Insulo de la Rozoj - La historio

La 30an de novembro 1968a, la itala mar-armeo ekmalkonstruis la Insulon de la Rozoj, artefaritan platformon situantan je ses mejloj de la marbordo, en internaciaj akvoj, fronte al Rimini. Pli ol insulo ĝi estis ŝtato: la Libera Respubliko de la Rozoj, kun registraro, ministroj, flago, mono, kaj Esperanto alprenita kiel oficialan lingvon.
“Ja, mi donos al vi sendependan respublikon…” Tiel, la tiama itala registaro okupigis ĝin fare de la mar-armeo.
La populacio (eĉ ne kvin homoj) ne oponis reziston. Des pli, ili ĉiuj tostis ĉe la insula kafejo.
En la Insulo de la Rozoj, floro ekflorinta el nenio en la maro, la manlibroj pri historio montras eĉ ne unu linion, nek la turistaj guidlibroj. Tamen, tiu insulo ekzistis.
Inĝeniero Giorgio Rosa, bolonjano, estis la elpensinto de tiu ŝtato. En la jaro 1958a oni muolte parolis pri platformoj en la maro por estrakti gason, sed la uzataj metodoj estis tre multekostaj. Tiel la ideo: por la turistoj estis necesa insulo en la Adriatika Maro.
La inĝeniero komencis pristudi kaj alvenis al la konkludo konstrui flosantan platformon surtere, por poste transporti ĝin en maron kaj lokumi ĝin sur tubojn, plantitajn en la marfundo kaj plenigitajn per betono kaj ŝtalo. Registrinte la patenton li pasis de la desegnoj al la faktoj.
Li petis ĉiunj necesajn dokumentojn, pagis la poreksportajn impostojn pri la materialoj, oni kostruis en ekstra-teritoriaj akvoj, oni interesigis ankaŭ Cnr-n (Nacia Esplorkonsilio). La havenadministrejo donis indikojn por la deviga instalado de intermitaj lumigiloj.
Poste oni donis al la insulon ankaŭ laŭleĝan veston, tiel naskiĝis la Libera Respubliko de la Rozoj, estis la printempo de la jaro 1968a. Tri rozoj sur oranĝkolora fono reprezentis la flagon; la registaro konsistis el prezidanto kaj kvin ministroj, estis oficialaj mono kaj lingvo.
Esperanto, ĝuste, per kiu oni redaktis la statuton kaj kiu aperas en ĉiuj oficialaj dokumentoj (kiel la peto esti akceptita ĉe UNo, aŭ tiu por sendo de ambasadoro al Bonn-on), kaj ankaŭ sur la eldonitaj poŝtmarkoj.
La poŝtmarkaj eldonoj estis entute tri, validaj nur kiel kuriozaĵoj, kaj kurioze estis ke sur la tria el ili oni presis la skribon “Milita itala okupado”.
Ĉio estis ŝerco por turistoj. Fakte la ŝipoj ŝanĝis itinerojn por rigardi la insulon de proksime, la laŭbordaj maristaroj estis kontentaj transporti la scivolemulojn. Estis kafejo, kaj en la programoj oni antaŭvidis hotelon, restoraciojn kaj allogaĵojn por infanoj.
Oni cirkuligis onidirojn, laŭ kiuj estis intenco kostrui kazinon aŭ bordelon, aŭ sendependan radio-stacion sur la insulo, sed ĉiuj estis klaĉoj de politikistoj, kiuj koleris kontraŭ la insulo.
Fakte, tiuj adoptis ĉiujn rimedojn: unue policanoj blokis la eniron, kaj poste komencis milito per stampopaperoj, intervenigante la tiaman EEK (Eŭropa Ekonomia Unuiĝo), kaj UNo, kiuj ne esprimis kontraŭan opinion, sed finfine oni promulgis dekreton por la detruo de la insulo.
La 30an de novembro de la jaro 1968a oni komencis malmunti la strukturon, post kelkaj monatoj intervenis la mar-armeo tute batalekipita: 75 kg da dinamito por ĉiu piliero sukcesis eĉ ne skrapi ĝin, oni duobligis la kvanton, ĝi nur klininiĝis, sen renversiĝo; la ceteron faris la martempestoj.
Oni ne scias kial finfine la Itala Ŝtato decidis foririgi kaj malmunti la mikro-nacion, eble simple ĉar la libereco, la revo, la utopio timigas kaj ili timegis ke tiel oni kreigas precedenton.



Asocio de la Insulo de la Rozoj.
La 17an de decembro 2016 ĉirkaŭ tridek homojn, esperantistoj kaj ne, renkontis por tri samtempaj okazoj:
La Zamenhofa-feston, la inaŭgurojn de la asocio “la Insulo de Rozoj” kaj ties sidejo.
La vespero okazis laŭ plane, kun inaŭgura koktelo kaj muzika distro, prezento de la asocio fare de Vito Tornillo, kun iom historio de la "insulo" kaj la inaŭgura parolado de la prezidanto, s-ro Guglielmo Martelli;
Parolado de d-ro Romano Bolognesi kun legadoj de poemoj kaj verkoj en la itala kaj esperanto.
Paŭzo por kune vespermanĝi en la suba restoracio;
Poste oni daŭrigis per parolado de d -ro Ivan Orsini kun la temo "Zamenhof kaj la Esperanto-movado".
Je la konkludo prezentado de la filmo "La Insulo de la Rozoj" eldonita de la filmoteko de Rimini, kun aldonitaj komentario kaj subtitoloj en esperanto.
Inter unu prezento kaj la alia estis iom da muziko por ĝojigi la ĉeestantojn.
La partoprenantoj ege aprezis la kunvenon kaj la gajan etoson en kiu ili okazis, ĝisrevidante al la venonta okazo. Okazo kiu verŝajne ne mankos, fakte estis prezentata projekton de semajnaj kunvenoj ekde januaro, en la frua vespero estos agadoj kun ludaj kursoj de esperanto, post vespermanĝo kulturaj prezentadoj kun prelegoj, muzikaj kaj teatraj prezentoj.
La kultura asocio "Insulo de la Rozoj" estis forte apogita fare de s-ro Martelli, unu el la kunfondintoj de la fama "Insulo" konstruita for de la marbordo de Rimini, kies unua celo havas la iniciaton de kulturo, ĝiaj formoj de esprimo, kreativeco kaj kreivaj kapabloj, spacoj por esprimo, profesia formado, kreo kaj kultura ĝuo, ankaŭ, pere de kursoj kaj uzo de komuna lingvo: Esperanto. Kompreneble la asocio estas malfermita al ĉiuj, kiuj havas ion por prezenti kaj kunpartigi, ĉu personaj kaj profesiaj spertoj de diversaj specoj, la statuto antaŭvidas multaj da ĉi tiuj agadoj por la personoj.
Por la Bolonjaj kaj Emiljaj Esperantistoj ĝi estos speco de kunordigo por komunaj agadoj kiu utilos por altiri la ĝeneralan publikon de ekstere kaj interne la internacian Esperanto-mondon. Okazos renkontiĝoj dum vizitoj de eksterlandaj esperantistoj kiuj alportos al ni iom de iliaj kulturoj kaj tradicioj.
La sidejo situas en Pian di Macina, vilaĝeto de Pianoro, Bologna, en la konstruaĵo de la malnova poŝta postlaborejo (libertempa organizo por poŝtistoj), nun Karuselo restoracio, ĝi havas je dispono salonon da pli ol 100 kvadrataj metroj, prezidantan oficejon kaj bibliotekon, disponigitan de OAM2 kompanio de s-ro Martelli, kiu fabrikas aŭtomatajn pak-maŝinojn. Tie ĉi oni ŝatus ankaŭ starigi kursojn por doni profesiecon al junuloj pri la uzado kaj bontenado de la maŝinoj, krom la komercadon de maŝinoj per internaciaj kontaktoj pere de la lingvo Esperanto.

--ooOoo--



L’ISOLA DELLE ROSE - La storia
Il 30 novembre del 1968, la marina militare italiana avviava lo smantellamento dell’Isola delle Rose, piattaforma artificiale varata a sei miglia dalla riva in acque internazionali, di fronte a Rimini. Più che un’isola uno Stato: la Libera Repubblica delle Rose, con tanto di consiglio dei ministri, bandiera, moneta, e l’Esperanto assunto come lingua ufficiale.
“Te la do io la repubblica indipendente…” Così il governo dell’epoca la fece occupare dalla marina militare.
La popolazione (neppure cinque persone) non oppose resistenza. Anzi, brindarono tutti al bar dell’isola.
Alla Insulo de la Rozoj, fiore sbocciato dal nulla in mare, i manuali di storia non riservano una riga, le guide turistiche neppure. Eppure quell’isola è esistita.
L’ingegnere Giorgio Rosa, bolognese, fu di quello stato l’ideatore. Nel 1958 si parlava molto di piattaforme in mare per estrarre gas, ma i sistemi usati erano molto costosi. Così l’idea, per i turisti serviva un’isola nell’Adriatico.
L’ingegnere cominciò a studiarci ed arrivò alla conclusione di costruire una piattaforma galleggiante a terra, per poi trasportarla in mare e collocarla su tubi piantati in mare e riempiti di calcestruzzo e acciaio. Registrato il brevetto passa dai disegni ai fatti.
Richiede tutti i documenti necessari, paga le imposte per l’esportazione dei materiali, si costruiva in acque extra-territoriali, viene interessato anche il Cnr. La capitaneria di porto dà indicazioni di installare obbligatoriamente dei lampeggianti.
Successivamente viene data anche una veste giuridica, così nasce la Libera Repubblica delle Rose, era la primavera del 1968. Tre rose su sfondo arancione rappresentavano la bandiera; il governo era formato da un presidente e cinque ministri, c’era la moneta e una lingua ufficiale.
L’Esperanto, appunto, con cui venne redatto lo statuto e che compare in tutti i documenti ufficiali (come la domanda di ammissione all’ONU, o la richiesta di invio di un ambasciatore a Bonn), nonché sui francobolli emessi. Le emissioni filateliche furono in tutto tre, valide solo come curiosità, e curioso fu che sulla terza emissione venne stampigliata la dicitura “Milita itala okupado” occupazione militare italiana.
Era tutto uno scherzo per turisti. Infatti le navi cambiavano rotta per vedere l’isola da vicino, le marinerie della costa erano contente di trasportare i curiosi. C’era il bar, e nei programmi erano previsti un albergo, ristoranti e attrazioni per bambini.
Avevano messo in giro la voce di voler costruire sull’isola un casinò o un casino, o una stazione radio indipendente, ma erano tutte chiacchiere dei politici che ce l’avevano con l’isola.
Ed infatti fecero ricorso a tutto: dapprima le forze dell’ordine bloccarono l’accesso, poi cominciò una guerra a colpi di carta da bollo, facendo intervenire la CEE, l’ONU, che non diedero parere contrario, ma infine fu emesso un decreto di demolizione dell’isola.
Il 30 novembre del 1968 cominciarono a smontare la struttura, dopo qualche mese intervenne la marina militare in assetto di guerra: 75 kg di dinamite per ogni pilone non gli fecero un graffio, raddoppiarono la dose, essa si inclinò soltanto, senza ribaltarsi; il resto lo hanno fatto le mareggiate.
Non si sa bene perché lo Stato Italiano decise di sgomberare e smantellare la micro-nazione, forse semplicemente perché la libertà, il sogno, l’utopia fanno paura ed essi temettero che si creasse un precedente.
https://www.youtube.com/watch?v=qNxiiwdVjfY
(Durante l'inaugurazione)


Associazione dell’Isola delle Rose.
Il 17 dicembre 2016 una trentina di persone, esperantisti e non, si sono ritrovati per tre occasioni in contemporanea:
La festa di Zamenhof, le inaugurazioni dell’associazione dell’Isola delle Rose e della sua sede.
La serata si è svolta secondo programma, con un aperitivo inaugurale e intrattenimento musicale, la presentazione dell’associazione da parte di Vito Tornillo, con un po’ di storia “dell’Isola” e il discorso inaugurale del presidente, sig. Guglielmo Martelli.
Intervento del dott. Romano Bolognesi con letture di poesie e brani in italiano ed esperanto.
Pausa per cenare insieme nel sottostante ristorante.
Intervento del dott. Ivan Orsini con tema “Zamenhof e il movimento esperantista”.
A conclusione proiezione del film “la Insulo de la Rozoj” edito dalla cineteca di Rimini e con commenti e sottotitoli in esperanto.
Tra un intervento e l’altro un po’ di musica per allietare.
I presenti hanno molto apprezzato l’incontro e il clima conviviale in cui si è svolto, dandosi appuntamento per una prossima occasione. Occasione che sicuramente non mancherà, si è presentato una bozza di incontri settimanali a partire da gennaio, nel preserale attività con corsi ludici di esperanto, nel dopo cena intrattenimento culturale con conferenze, spettacoli musicali e teatrali.
L’associazione culturale “l’Isola delle Rose” è stata fortemente voluta dal Sig. Martelli, uno dei cofondatori della famosa “Isola” costruita al largo di Rimini, che come scopo primario si prefigge la promozione della cultura, delle sue forme espressive, della creatività e delle attitudini creative, degli spazi per l'espressione, la formazione, la creazione e fruizione culturale attraverso, anche, corsi e uso della lingua comune: l'Esperanto. Naturalmente l’associazione è aperta a tutti coloro che hanno da presentare e compartecipare esperienze personali e professionali di varia natura, lo statuto prevede molte di queste attività per le persone.
Per gli esperantisti Bolognesi ed Emiliani sarà una sorta di coordinamento di attività comuni che serviranno a coinvolgere il pubblico esterno e il mondo esperantista internazionale dall’interno. Non mancheranno incontri in occasione di visite di esperantisti stranieri che ci porteranno un po’ della loro cultura e tradizioni.
La sede è ubicata a Pian di Macina, frazione di Pianoro, Bologna, nei locali della palazzina ex DL delle poste, ora ristorante Carosello, con a disposizione di un salone di oltre 100mq, di un ufficio presidenza e di una biblioteca, messa a disposizione dell’azienda OAM2, del sig. Martelli Guglielmo, che produce macchine automatiche per l’imballaggio. In questa sede si vorrebbe anche istituire dei corsi per la professionalizzazione di giovani per l’uso e la manutenzione delle macchine, oltre al suo commercio tramite contatti internazionali con la lingua esperanto.





04-02-2017 | Inserisci un commento | Torna all'indice


Nessun commento per questo post

Lascia il tuo commento

bl_form

Tutti i campi sono obbligatori.

Nome e Cognome:

eMail: (non sarà pubblicata)

Commento:

Per prevenire lo spamming ti chiediamo di rispondere a questa domanda:

8 + 2 = ?

 

Piedo
top
Il Pensiero sociale